La konata Esperanto-aŭtoro Trevor Steele rekreas, unuflanke, la socion de la urbo Brisbano (Kvinslando, Aŭstralio) en la 19a-jarcento kaj, aliflanke, la apenaŭ tuŝitan kulturon de la insulo Novgvineo ("Verda Insulo" en la romano) - tra la okuloj de la rusa antropologo Barono Maklin. La romano estas bunta kaj eventoplena. Steele scias verki tiel interese, ke en la komenco oni preskaŭ forgesas ke temas pri romano; oni plulegas...