Ĉu vi iam volis scii pri unu el la sekvaj demandoj? Se jes, al vi estas forte rekomendata legi ĉi tiun libron. Kial vi fariĝas simila al viaj gepatroj, ne al la najbara laktisto? Ĉu ankaŭ vegetaĵoj seksumas kiel bestoj? Kio estas terpomato? Kiel virusoj multiĝas en nia korpo? Kiamaniere oni kreas provtuban infaneton? Kion genetika inĝenierio signifas kaj kiel oni gajnas monon per ĝi?