La aŭtorino Zdravka Metz, devena el Kroatujo kaj vivanta kun sia edzo en Kebekio (Kanado), rakontas al infanoj siajn spertojn pri diversaj bestoj, kiuj hazarde aŭ intence troviĝis en sia domo. Ĉiu rakonto estas provizita per desegnaĵo farita de Sarah Dorion, kiu ankaŭ desegnis la kovrilon. La libro aperis jam en Kebeko en du eldonoj, 1999 kaj 2000 kaj nun - en 2019 - en korektita eldono.